Cinananaso

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Cinananaso

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Ĉefkuiristino: Terri - dato: 27.12.14

Ingrediencoj por 2 personoj

  • Duono de matura ananaso
  • 1 kulereto da cinamo

Preparado

Paŝo 1Senŝeligu la ananason kaj forprenu ĝian kernon.

Paŝo 2Tranĉu la ananason kaj metu ĝin sur iun varman kontraŭadheran paton. Aldonu cinamon kaj kiam ĝi ekbruniĝas, turnu ĝin kaj aldonu pli da cinamo.

Paŝo 3Surtelerigu ilin kaj (laŭvole) pulvorigu ĝin kun pli da cinamo.

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de veganblog.it

Presi - Reveni