Dolĉa lasio

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Lasio estas trinkaĵo el Barato kaj Pakistano, kies bazo estas jogurto kun akvo. Dolĉa lasio estas ŝatata en norda Barato.

Ingrediencoj por 6 porcioj

  • 1 litro da jogurto
  • 750 mililitroj da akvo
  • 250 mililitroj da glacio
  • 6 kuleroj da sukero aŭ mielo
  • kvarono de kulero da kardamomo

Preparado

Paŝo 1Ĉion krom glacio metu en miksilon. Se vi ne volas aŭ ne havas glacion, vi povas anstataŭigi ĝin per aldona akvo.

Paŝo 2Miksu ĉion. Eventuale aldonu glacion kaj denove miksu.

Paŝo 3Servu kaj trinku.

Presi - Reveni