Facila minestrono

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Legomoj, Supoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 45 minutoj

Minestrono estas fama itala legomsupo. Jen vidu ĝian facilan "studentan" version.

Ingrediencoj por 4 porcioj

  • 200 g da molaj fazeoloj
  • 4 terpomoj
  • 3 karotoj
  • 3 tomatoj
  • 1 cepo
  • oleo
  • brokolo, pepono
  • spagetoj

Preparado

Paŝo 1Cepon kaj karoton fritu sur oleo. Aldonu terpomojn kaj aliajn legomojn laŭplaĉe.

Paŝo 2Aldonu akvon, tomatojn kaj krakigitajn spagetojn. Boligu dum 25 minutoj.

Paŝo 3Fine aldonu salon, pipron aŭ alian spicon laŭplaĉe.

Presi - Reveni