Flavaj lentoj kun frititaj ajlotranĉetoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Maldika kaĉo de flavaj lentoj kun frititaj ajlotranĉetoj. Adaptita barata recepto, taŭga por manĝi kun rizo.

Ingrediencoj por 2–3

  • 125 g fenditaj flavaj lentoj
  • 5 g freŝa zingibro, senŝeligita kaj haketita
  • 1–2 verdaj kapsiketoj, sensemigitaj kaj haketitaj
  • ½ kulero da kurkumopulvoro
  • 1 granda tomato, hakigita
  • salo laŭ gusto

  • 2 kuleroj da neŭtralgusta oleo (ekz. sunflora, arakida aŭ kanola)
  • 2 kuleretoj da kuminograjnoj nepistitaj
  • 6 freŝaj karipatofolioj (hinde karipatta, angle curry leaf, france kaloupilé), se haveblas
  • 3 bulberoj da ajlo, senŝeligitaj kaj haketitaj

  • Manpleneto da freŝa koriandro, hakita (laŭvole)

Preparado

Paŝo 1Trempu la lentojn dum almenaŭ unu horo en malvarma akvo. Drenu ilin.

Paŝo 2Metu la drenitajn lentojn en grandan kaserolon kune kun la zingibro, kapsiketo(j), kurkumo, tomatpecoj kaj 450 ml da akvo. Varmigu la tuton ĝis kiam ĝi bolos. Malaltigu la flamon kaj kuiru la lentaĵon milde ĝis kiam la lentoj estas plenkuiritaj, proks. 30–40 minutojn. Kirlu de tempo al tempo. Aldonu akvon laŭ bezono. La dikeco estu tia, kiel de tre dika supo aŭ de maldika kaĉo. Aldonu salon laŭ gusto.

Paŝo 3Varmigu la oleon en malgranda pato kaj fritu la kuminograjnojn ĝis kiam ili ekaromos. Aldonu la ajlon kaj eventuale la karipatofoliojn. Fritu la tuton ĝis kiam la ajlo bruniĝos ĉe la randoj. Miksu la tuton en la lentaĵon (tuj por ke ĝi ne daŭre fritiĝu en la vermega oleo kaj bruliĝu).

Paŝo 4Garnu la pladon per la koriandro, se vi elektas. Manĝu kun rizo.

Presi - Reveni