Framba deserto kun maskarpono

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Framba deserto kun maskarpono

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Facila kaj rapida dolĉaĵo kun maskarpona kremo.

Ingrediencoj por 4-5 porcioj

  • 250 gramoj da framboj
  • 200 gramoj da maskarpono
  • 200 mililitroj da dolĉa laktokremo (30%)
  • Kelkaj biskvitoj aŭ kuketoj

Preparado

Paŝo 1Pecetigu frambojn per miksilo.

Paŝo 2Batu dolĉan kremon per miksilo kaj miksu ĝin delikate kun maskarpono.

Paŝo 3Pecetigu biskvitojn (vi povas enmeti ilin en tuko kaj bati sur tablo, ĝis kiam ili iĝos kuketeroj).

Paŝo 4

Paŝo 4En glason aŭ bokalon enmetu pecetigitajn biskvitojn, poste aldonu maskarponan kremon kaj kovru ĉion per pecetigitaj framboj. Vi povas ornami deserton per freŝaj framboj.

Por la plej suba parto vi povas uzi ajnajn biskvitojn aŭ kuketojn. Povas esti simplaj blankaj, kun kakao aŭ plengrenaj. Se vi uzos senglutenaj biskvitojn, la recepto iĝos senglutena. Vi povas ankaŭ anstataŭigi frambojn per aliaj fruktoj aŭ marmelado.

Presi - Reveni