Kareaĵo kun terpomoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Ĉefaj pladoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 25 minutoj

Tio estas simpla kaj rapida recepto. Vi povas malaltigi la kvanton de spicoj laŭ via plaĉo por havi malpli pikantan pladon.

Ingrediencoj por 4-6

  • 1 kulero da salo por akvo
  • 1 kg da terpomoj, distranĉitaj en 2,5-centimetrajn kubetojn
  • 1 kulero da oleo
  • 1 distranĉita cepo
  • 4 distranĉitaj ajleroj
  • 2 kuleretoj da kumino
  • 1 kulereto da kajena pipro (nedevige)
  • 4 kuleretoj da karea pulvoro
  • 1 kulereto da salo
  • 1 kulereto da nigra pipro
  • 2,5cm da freŝa zingibro, distranĉita
  • 400-mililitra ladskatolo da distranĉitaj tomatoj
  • 400-mililitra ladskatolo da kikeroj (sen likvaĵo)
  • 400-mililitra ladskatolo da pizoj (sen likvaĵo)
  • 400-mililitra ladskatolo da kokosa lakto

Preparado

Paŝo 1Metu la distranĉitajn terpomojn en grandan poton, kovru per akvo kaj aldonu salon. Post kiam la akvo ekbolas, malaltigu la fajron por ke ĝi boletu. Kovru la poton kaj atendu proksimume 12 minutojn ĝis kiam la terpomoj estos molaj (provu per forko). Kiam la terpomoj estas pretaj, forigu akvon kaj metu ilin en apartan ujon.

Paŝo 2Remetu la poton sur fornelon kaj aldonu 1 kuleron da oleo. Aldonu distranĉitajn cepon kaj ajlerojn kaj kuiru sur la mezforta fajro ĝis kiam la cepo iĝas mola kaj travidebla – 3-5 minutojn.

Paŝo 3Aldonu kuminon, kajenan pipron, karean pulvoron, salon, nigran pipron kaj zingibron. Bone miksu ĉion kaj aldonu tomatojn, kikerojn kaj pizojn.

Paŝo 4Plialtigu la fajron, aldonu kokosan lakton (ne forgesu skui la ladskatolon antaŭe) kaj miksu. Atendu ĝis kiam ĝi boletas kaj aldonu kuiritajn terpomojn reen al la poto. Malaltigu la fajron kaj kuiru ĉion kune dum 3-5 minutoj.

La kareaĵo estas preta!

Presi - Reveni