Karot-kukurbŝmiraĵo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Heidi GOES (Belgio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2014

Ingrediencoj

  • karotoj
  • malgranda kukurbo (ne kukurbeto!)
  • 3 manĝkuleroj da migdalopastaĵo
  • oleo por friti
  • kareo
  • salo

(kompreneble vi povas duonigi aŭ duobligi la kvantojn depende de tio kiom vi bezonas)

Preparado

Paŝo 1Lavu la kukurbon (oni rajtas manĝi la ŝelon de la natura kukurbo, nur forigu la lignecajn partojn) kaj tranĉu ĝin en malgrandajn kubetojn de ĉ. 2 je 2 cm.

Tranĉu ankaŭ la karotojn en kubetojn. (Ankaŭ ilin oni ne devas senŝeligi se ili estas senkemiaĵaj: la vitaminoj estas plejparte tuj sub la ŝelo!)

Paŝo 2Varmigu 2 manĝkulerojn da oleo en poto kaj stufu ene la legomojn sur malgranda/malalta fajro. Aldonu la herbojn laŭ via gusto.

Paŝo 3Kiam la legomoj estas molaj, elŝaltu la fajron kaj lasu iom malvarmiĝi. Kaĉigu ĉion ĝis homogena maso kaj aldonu la migdalo-pastaĵon. Eventuale ornamu per petroselo aŭ rostitaj kukurbsemoj.

Ofte viandmanĝantoj demandas al veganoj, eĉ pli ol al vegetaranoj: „sed kion do vi manĝas inter/sur viaj pantranĉoj”? En specialaj vendejoj oni povas aĉeti diversajn ŝmiraĵojn kies bazo estas faboj (sojfaboj, lentoj,...), sunflorsemoj, aŭ aliaj plantoj riĉaj je proteinoj. Sed ofte tiuj smiraĵoj estas multekostaj kaj/aŭ pakitaj en nereuzeblaj kaj/aŭ nerecikligitaj plastaj skatoletoj. Tial jen iom da simplaj receptoj por mem prepari tiajn panŝmiraĵojn: malpli koste kaj pli freŝe, kaj kun malpli da pakumo por forĵeti.

Presi - Reveni