Karota kaĉo kun polento

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj, Salaj bakaĵoj

Karota kaĉo kun polento

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 15 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Mi aldonis timianon kiam mi kuiris la karotojn!

Ingrediencoj por 4 personoj

  • 10 karotoj
  • 50 g da kapra fromaĝo
  • 2 kuleroj da freŝa kremaĵo
  • 1 glaso da polento
  • 3 glasoj da lakto
  • 2 ovoj

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Vaporkuiri aŭ stufi la karotojn.

Miski ilin kun la fromaĝo kaj la kremaĵo.

Paŝo 2

Paŝo 2Boli la lakton kaj elverŝi la polenton.

Kuiri ĝin sen ĉesi movi.

Paŝo 3Spici, aldoni la karotan kaĉon.

Poste, aldoni unu post la alia la ovojn.

Baki 30 minutojn (180 °C).

Tre bongusta kaj dolĉa manĝo, vi povos diversigi la specojn.

Presi - Reveni