Karota torto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Karota torto

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

La akvo de la legomoj estas natura konservilo, do via torto daŭros pli longe ol plej multaj aliaj tortoj, kaj ankaŭ estas tre bongusta kaj sana.

Ingrediencoj por 10

Por la torto:

  • Butero/margarino – 4 kuleroj
  • Sukero – ½ taso
  • Ovoj – 2
  • Bakpulvoro – 1 kuleroj
  • Raspita karoto / kukurbo – 1 taso
  • Cinamo – ½ kulero
  • Raspita citrona ŝelo – 1 citrono

Por la glaceo:

  • Kazeo – 6 kuleroj
  • Sukero – 2 kuleroj
  • Raspita kokoso – 3 kuleroj
  • Cinamo – ¼ kulero
  • Citrona suko – 1 citrono

Preparado

Paŝo 1Elektu, ĉu vi ŝatus fandi la buteron/margarinon aŭ ne.

Miksu la buteron/margarinon (fanditan aŭ ne) kun la sukero.

Aldonu la bakpulvoron kaj miksu.

Aldonu ĉirkaŭ kvinonon da ovo, kaj miksu. Ripetu ĝis vi aldonis ĉiom de la ovoj.

Aldonu kaj miksu la raspitan karoton/kukurbon, la cinamon kaj la raspitan citronan ŝelon.

Paŝo 2Baku en forno, kiu estas 180 celsiajn gradojn varma.

Ĝi estos preta poste ĉirkaŭ 45 minutoj.

Ŝmiru la glaceon sur la torton.

Paŝo 3

Paŝo 3Kiel fari glaceon?

Faru ĝin, kiam la torto estas en la forno.

Simple kunmiksu ĉion.

Presi - Reveni