Kikera hamburgero

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Kikera hamburgero

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Tiu ĉi estas vegetara recepto, sed se vi estas vegano, eblas ne uzi ovojn :) Ĉu vi manĝas senglutene?! Do forigu la panon ;)

Ingrediencoj por 8 hamburgeroj

  • 2 ovoj
  • 2 kuleretoj da mustardo
  • 1 ŝaloto (aŭ cepeto kun ajlero)
  • 1 ajlero
  • 2 tranĉoj da rostpano
  • 1 kulereto da raspita zingibro (laŭvole)
  • Salo, pipro, ks.
  • 500 g da kikeroj

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Kuiru la kikerojn, enmetu ilin kun la ajlo, la ŝaloto, la mustardo, la ovoj, la zingibro, la pano kubete tranĉita, la salo kaj la pipro. Miksu ĉion dike kaj forprenu duonon de la miksaĵo kaj lasu ĝin en iu telero.

Paŝo 2

Paŝo 2Daŭre miksu ĝis ĝi kremiĝas kaj unuecigu la miksaĵojn. Kreu kun ĝin hamburgerojn kaj bonan apetiton!

Mi tre ŝatas manĝi ĝin en hamburgera bulko kun tomatoj, laktuko kaj saŭco! Provu :)

Tiu ĉi recepto estas tradukita el la itala de Giallo Zafferano

Presi - Reveni