Kukurba supo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Supoj

Kukurba supo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

La vetero komencas malvarmiĝi kaj vi volas ion dolĉan por vigligi vin? Do ĉi tiu supo estas por vi!

Ingrediencoj por 2 bonaj manĝantoj aŭ 4 etaj porcioj

  • 1 kukurbo
  • 2 grandaj cepoj (aŭ 4 malgrandaj)
  • 1 supkulero da margarino
  • 1 kubo de buljono
  • Cinamo
  • Salo
  • Pipro

Preparado

Paŝo 1Purigu la kukurbon, forĝetu la semojn kaj tranĉu ĝin en grandajn kubojn (ne bezonatas senŝeligi ĝin).

Senŝeligu la cepojn kaj tranĉu ilin en kvaronojn.

Paŝo 2En granda pato aŭ en fritilo, kuiru la legomojn per meza fajro kun kovrilo, miksante ofte. Atentu ke la legomoj devas fandiĝi kaj doni akvon, ne bruniĝi.

Paŝo 3Post 20-30 minutoj, kiam la legomoj estas fanditaj, aldonu la kubon de buljono kaj bone miksu per miksilo. Vi povas servi tiel, kun iom da cinamo kaj vi povas korekti la supon aldonante akvon aŭ kremon.

Malalta en kalorioj, riĉa je kalio, fosforo kaj kalcio, fonto de vitamino B6, vitamino C kaj fibro, ĉi tiu supo estas ideala por alporti al vi multajn interesajn nutraĵojn por malvarmaj tagoj. Kun iom da kolza oleo kaj branpano, vi havos ekvilibran manĝon, kiu devus satigi vin :)

Presi - Reveni