Mannik (semola kuko)

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 20 minutoj

La kuko estas tre satiga kaj sufiĉe seka, do konsideru poste malsekigi ĝin per siropo, alkoholo aŭ io alia laŭ via gusto (kvankam ŝajnas, ke estas multe da sukero, la kuko ne estos aparte dolĉa). Eblas aldoni iom da vanilo aŭ cinamo, eventuale da kakao. Tiu kuko estas pli bongusta malvarma.

Ingrediencoj por 6 personoj

  • 1 glaso da acidkremo (smetana; taŭgas ankaŭ Schmand, crème fraîche, cottage cheese, ktp.);
  • 1 glaso da sukero;
  • 1 glaso da faruno;
  • 1 glaso da semolo;
  • 2 ovoj;
  • ½ tekulero da baksodo.

Preparado

Paŝo 1Bone miksu ĉiujn ingrediencojn. La pasto devas esti densa, sed daŭre flua.

Paŝo 2Buterumu la formon aŭ paton (metu iom da semolo, por ke la kuko ne algluiĝu al ĝi), verŝu la paston kaj enfornigu.

Paŝo 3Kiam la kuko komencos bruniĝi, piku ĝin per alumeto. Se la alumeto estas seka, la kuko pretas.

Presi - Reveni