Mikroondila ĉokoladkuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Mikroondila ĉokoladkuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 5 minutoj

Tre simpla kaj rapida ĉokolada kuko bakita per mikroonda forno.

Ingrediencoj

  • 200 g da ĉokolado
  • 100 g da sukero
  • 100 g da butero
  • 75 g da faruno
  • 3 ovoj
  • Kulereto da bakpulvoro

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Metu en ujon la ĉokoladon kaj la buteron kun iomete da akvo kaj fandu ilin en la mikroondilo. Du minutoj sufiĉas, poste miksu per forko.

Paŝo 2

Paŝo 2Miksu en granda ujo la sukeron kaj la ovojn.

Paŝo 3

Paŝo 3Aldonu al la miksaĵo la farunon, la bakpulvoron kaj la fanditan ĉokoladon. Bone miksu.

Paŝo 4

Paŝo 4Verŝu la miksaĵon en pladon (ĝi devas esti taŭga por mikroondilo, do ne uzu metalan pladon) kaj kuiru ĝin en la mikroondilo dum 5 ĝis 8 minutoj.

Eblas ankaŭ aldoni fruktojn al la kuko (ekzemple pomon aŭ bananon).

Presi - Reveni