Nebakita ĉokolada tofu-kuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Nebakita ĉokolada tofu-kuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 35 minutoj, kuirdaŭro: 7 minutoj

Bongustega, nebakita, ĉokolada kuko kun tofuo (la tofuo tute ne senteblas!).

Eblas fari facile ankaŭ senglutenan version de tiu kuko, preparante subon de la kuko de daktiloj, nuksoj kaj kokosa oleo aŭ farante la kukon eĉ sen la subo.

Mia formo havas 25-cm diametron.

Ingrediencoj por 12

Subo:

  • 150 g da ĉokoladaj biskvitoj (aŭ aliaj)
  • 3 kuleroj da kokosa oleo (fandigita)
  • 1 kaj 1/2 da kulero da arakida butero

Mezo:

  • 3 pakaĵoj da blanka tofuo (po 180g)
  • pinĉaĵo da salo
  • 2 kuleroj da citronsuko
  • 1 kulereto da vanila aromo

--

  • 200 g da amara ĉokolado
  • 1 taso da kreskaĵa lakto
  • duontaso da bruna sukero (aŭ alia dolĉigilo)
  • kvarontaso da kakao (nedolĉigita)
  • 2,5 kuleretoj da agaragaro

Supro:

  • 50 g da amara ĉokolado
  • duontaso da kreskaĵa lakto
  • 1 kulereto da kokosa oleo (likvigita)
  • (opcie: 1 kulereto da kakao)

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1La biskvitojn dispecigu en miksilo/muelilo kun S-forma tranĉilo. aldonu kokosan oleon (fandigitan) kaj arakidan buteron. Denove miksu ĉion (en muelilo kun S-forma tranĉilo).

Paŝo 2

Paŝo 2Pladon por kuko ŝmiru per kokosa oleo aŭ metu en ĝin bakpaperon (por eviti algluiĝon de kuko al la formo).

Paston de keksoj metu funden de la formo kaj per fingroj kreu platan tavolon kovrantan tutan fundon. Ne timu se ĝi laŭ vi ne aspektas perfekte, kokosa oleo en fridujo faros de ĝi fortan subon. :)

Metu la formon en fridujon por ke ĝi densiĝu.

Paŝo 3

Paŝo 3En poton metu pecojn de ĉokolado, lakton, sukeron, kakaon kaj agaragaron kaj varmigu ĝin (senĉese miksante), ĝis la ĉokolado fandiĝos kaj la likvaĵo komencos boli. Poste kuiri ankoraŭ dum 1-2 minutoj.

Paŝo 4

Paŝo 4En bovlon metu tofuojn (mi metas ilin kune kun la likvaĵo, kiu estas en la pakaĵo), aldonu citronsukon, aromon, salon kaj miksu per elektra manmiksilo.

Paŝo 5

Paŝo 5(Tiel apektas tofuo post miksado.)

Paŝo 6

Paŝo 6Verŝu la enhavon de la poto en la bovlon kun tofuo kaj denove miksu per elektra manmiksilo.

Paŝo 7

Paŝo 7Atendu momenton, por ke la pasto ne estu tro varma (post momento vi ja metos ĉion en fridujon! dume vi povas lavi ĉion kion vi malpurigis), forprenu la formon de fridujo kaj verŝu la paston en la pladon. Por ke ĝi bele platiĝu, batu per manoj la flankojn de la formo. Enmetu en fridujon por minimume 2-3 horoj.

Paŝo 8

Paŝo 8(Nedevige: vi povas verŝi nur duonon de la pasto, poste meti iujn tranĉitajn fruktojn kiel bananojn, frambojn aŭ ĉerizojn kaj poste surverŝi per la cetera pasto - sur la bildo estas aldonitaj bananoj.)

Paŝo 9

Paŝo 9Post 2-3 horoj:

En etan poton meti ĉiujn ingrediencojn de supra parto de kuko (ĉokolado, lakto, kokosa oleo kaj eventuale ankaŭ kakao) kaj varmigi ĝin ĝis kiam ĉio estos fajna likvaĵo. Lasi ĝi iom malvarmigi kaj verŝi ĝin sur la kukon. Meti al fridujo por ke la supro densiĝu (ĉ. 2 horoj, dependas fakte de via pacienco). Fine vi povas ornami ĝin per fruktoj aŭ ekzemple migdaloj.

La unuan kaj la duan paŝon (preparadon de fundo) mi ofte faras eĉ kelkajn horojn antaŭ preparado de la kuko.

Mi ofte forgesas pri la supra parto - ankaŭ sen ĝi la kuko bongustegas. Anstataŭe eblas suprenmeti ekzemple fruktojn.

Kokosa oleo likviĝas en 26°C. Ĝi densigas ĉion al kio vi aldonas ĝin do certe ne troigu kun ĝi ĉefe ĉe la preparado de supra parto - alikaze vi havos tre malmolan supron de la kuko (preferidas ke ĝi estu duondensigita).

Agaragaro estas vegana anstataŭaĵo de gelateno (kiu estas farata de ostoj kaj haŭtoj de bestoj). Agaragaro (male al gelateno) bezonas esti kuirita.

(Laŭ Vikipedio: Duona kulereto da agaragaro korespondas al ĉirkaŭ kvar folioj de gelateno. Agaragaro likviĝas je 95°, tial ĝi restas solida ĉe pli altaj temperaturoj ol gelatenaĵo.)

Presi - Reveni