Nokoj el terpomoj

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Nokoj el terpomoj

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 40 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Gian Piero SAVIO kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, 2008

Ingrediencoj por 5 porcioj

  • 1,5 kg ruĝŝelaj terpomoj (por 5 porcioj)
  • 1 kulereto da kuirsalo
  • 1 ovo
  • 1 pinĉaĵo da muskato
  • faruno (kiom ĝi estas bezonata)

Preparado

Paŝo 1Laŭ konsilo de amiko, mi enkondukis revolucian ŝanĝon en la kuirado de terpomoj, tial ke, laŭ diro de familianoj kaj geamikoj, la rezulto atingas nun la plej altan kvaliton.

Kontraŭe al la itala jarcenta kutimo, mi ne plu kuiras la terpomojn per boligado en akvo, sed ilin envolvas per aluminifolio kaj bakas en forno 50 minutojn je 200 celsiaj gradoj. Bakado de terpomoj anstataŭ boligado en akvo draste reduktas la akvon postrestontan en ili. Tiel oni povas draste redukti la kvanton da tritika faruno necesa por knedi la terpoman paston. Nokoj kun minimuma kvanto da faruno, fariĝas pli delikataj kaj bongustaj: vera frandaĵo!

Paŝo 2Oni senŝeligu kaj dispremu la ĵus bakitajn terpomojn (atentu: ili emas brulvundi la fingrojn!). Oni aldonu plenplenan kulereton da salo, batmiksitan ovon kaj, laŭplaĉe, pinĉaĵon da muskato.

Paŝo 3

Paŝo 3Ni atingas nun la plej gravan demandon: kiom da faruno oni devas aldoni? La plej trafa respondo estus: “Tiom da faruno kiom postulas la terpoma pasto!”. Bedaŭrinde ĝi ne parolas, do oni nepre aldonu la farunon iom post iom, kuleron post kulero, daŭre knedante la paston, ĝis ĝi ne plu algluiĝas al la manoj.

Fakte, post kelkaj provoj, la afero fariĝas tute rutina. Per horizontaj premmovoj tien kaj reen de iom proksimaj polmoj, oni volvrondigu la paston, kreante longan kaj dikan (diametre, pli-malpli 10 cm-ojn) cilindron. Oni fortranĉu pecon (pli-malpli ok centimetrojn longan) kaj per horizontaj premmovoj tien kaj reen de iom proksimaj polmoj, oni volvrondigu la paston, kreante longan kaj maldikan pastbastoneton (diametre pli-malpli 3 centimetrojn). Se necese, iom farunumu dum la laboro. Per taŭga tranĉilo, oni distranĉu la bastoneton je pecetoj pli-malpli 2 centimetrojn longaj.

Paŝo 4

Paŝo 4Nun venas la arta parto: oni devas doni al la pecetoj finan elegantan buletan formon sed nepre kreante en ili taŭgan kaveton, kiu faciligos la unuforman kuiradon de la pasto.

Tiucele mi uzas forketon: tenante ĝin per la maldekstra mano, mi volvpremas per la dekstra polekso la peceton kontraŭ la forkodentoj kaj faligas ĝin sur pleton. Kompreneble ĝis la finlaborado de la tuta pasto, oni akiros taŭgan lertecon.

Paŝo 5Oni aldonu al kvar litroj da boligata akvo 2-3 kuleretojn da salo kaj laŭvice oni enpotigu taŭgan kvanton da nokoj (kelkdekojn). Atentu la ŝprucojn: ili brulvundas! "Je mara nivelo", post malpli ol unu minuto, la unuaj nokoj ekflosos. Per truita ĉerpilo oni translevu ilin sur pladon. Oni aldonu al varmaj nokoj preferatan saŭcon, miksu ilin kaj ... bonan apetiton!

Presi - Reveni