Nudelo, Gorgonzola, Fungo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia Sigmond el Rumanio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2017.

Ingrediencoj

  • 250 gr ŝampinjonoj
  • 250 gr nudeloj
  • 50 gr butero
  • 200 gr dolĉa gorgonzola (aŭ io simila)
  • 1,5 dl laktokremo
  • iom da pipro muelita
  • 50 gr raspita parmezano (fromaĝo)

Preparado

Paŝo 1En fritilo metu iom da oleo kaj la ŝampinjonojn fritetu.

Paŝo 2En la buteron fandiĝintan metu la gorgonzolon erigita kaj aldonu la laktokremon. Ĝi iĝos kiel kremo.

Paŝo 3Aldonu la pipron muelitan, la fungojn kaj la duonon de la raspita fromaĝo.

Paŝo 4La nudelojn boligitajn enmiksu en la bongustan saŭcon kaj surmetu la alian duonon de la raspita fromaĝo. Surtabligu ĝin ankoraŭ varmega!

Presi - Reveni