Pilafo kun legomoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Irina MIRONOVA kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2010

Ingrediencoj

  • 2 bananoj
  • 2 glasoj da rizo
  • 1 cepo,
  • 3 karotoj
  • 2 pomoj
  • po unu glaso da sekvinberoj
  • sekaj abrikotoj
  • oleo
  • 4 glasoj da akvo

Preparado

Paŝo 1Mezuru ĉiujn ingrediencojn laŭ samgranda mezurglaso. Lavu, senŝeligu kaj kubetigu la bananojn, cepon, karotojn kaj pomojn. Dispecigu la grandajn abrikotojn.

Paŝo 2En poto taŭga por rekta flamo kaj bakforno, metu duonon de la oleo kaj la cepajn kaj karotajn pecojn. Fritu mallonge, ĝis la pecoj estas karamelecaj – ne tro molaj.

Paŝo 3Demetu la poton de sur la fajro kaj aldonu tavolon de unu el la haketitaj bananoj. Sekvu tion per tavolo de glaso da rizo. Kovru tion per la resto de la fruktoj, tiam sternu la duan glason da rizo sur ĝin. Enverŝu 4 glasojn da akvo kaj la restantan oleon kaj kovru la poton.

Paŝo 4Metu en mezvarman bakfornon kaj lasu tie dum horo.

Presi - Reveni