Pogaĉo (hungara sala fromaĝa bakaĵeto)

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Manĝetoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj, Salaj bakaĵoj

Pogaĉo (hungara sala fromaĝa bakaĵeto)

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 1 horo

Tipa kaj tipa hungara sala bakaĵeto, iom daŭras pretigi, sed facilas kaj indas. En mia familio fakte ĝi estas pretigita preskaŭ por ĉiuj familiaj festoj. :)

La farunaĵo estas bele tavoligita pro la fermentilo kaj pluraj faldadoj. Oni povas ĝin libere reformeti, en Hungario ekz. ekzistas versioj kun lardoŝrumpaĵo, stufita brasiko/cepo aŭ diversaj semoj.

Ingrediencoj

- 50 dkg faruno

- 15 dkg fromaĝo (malmola tipo, ekz. trappista), raspite

- 25 dkg margarino

- 1 dl lakto

- 3 dkg fermentilo

- 1 tekulero da sukero/mielo

- 2 ovoj (fakte 2 ovoflavo + iom da blanko por la ŝmirado)

- 2 dl acidkremo

- 2,5 kafkuleroj da salo

(- aldoneblas iom pli da fromaĝo kaj/aŭ semoj)

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 11. Diserigu la margarinon kun la faruno.

2. Paralele varmigu iom la lakton en taso, kaj miksu en ĝin la sukeron/la mielon, poste diserigu en ĝin la fermentilon. Kiam ĝi "pufiĝas" (lasu ĝin ĝis estas loko en la taso), aldonu ĝin kaj ĉiun alian ingrediencon al la faruno.

Paŝo 2

Paŝo 23. Miksu bone la ingrediencojn (plej facilas permane ;) ), ĝis la farunaĵo iĝas unueca.

4. Ŝutu sur platon iom da faruno (nur tiom, ke la farunaĵo ne gluiĝu al la plato), poste metu kaj rulpremu sur ĝi la farunaĵon (helpe de ligna rulpremilo). Ĝi estu ĉ. 1-2 cm-ojn dika kaj ĉ. (long)kvadrata.

5. Faldu la farunaĵon (de supre kaj sube la flankojn unu sur la alian, poste same de dekstre kaj maldekstre), kaj sub tuko/ujo lasu ĝin por 20 minutoj "ripozi" (t.e. lasu plu labori la fermentilon).

6. Ripetu la periodon de "rulpremado-faldado-ripozo" 2 fojojn (post la 2a fojo la ripozon jam eblas eviti).

Paŝo 3

Paŝo 37. Post la lasta faldado denove rulpremu la farunaĵon, kaj per ronda kuketŝtancilo dispecigu ĝin. Antaŭ la dispecigo ŝmiru maldike la pogaĉojn per iom "kirlita/rompita" ovoblanko (aŭ kiel diri tion?). Sur la supron de la kuketoj eblas aldoni semojn (sezamon aŭ sunflorsemojn, ktp.) kaj/aŭ raspitan fromaĝon.

8. (La reston de post la dispecigo rekunigu, rulpremu kaj faru novan kvanteton.) Metu la pogaĉojn en bakpleton (maldike ŝmirita per margarino), kaj baku ilin en antaŭvarmigita forno je ne alta temperaturo. Ili pretiĝas ĉ. dum 30-45 minutoj, fine ili bele bruniĝos.

La rezulto bone taŭgas ankaŭ por manĝi al/apud diversaj supoj.

Presi - Reveni