Preparado de sojlakto

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Preparado de sojlakto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 25 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de LE THI Cao Truong („Alta Kampo”) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, 2008

Ingrediencoj por 4 litroj

  • 3 tasoj da seka sojo
  • 4 litroj da akvo

Preparado

Paŝo 1Trempu 3 tasojn da sojo en pura akvo tranokte, aŭ almenaŭ dum 8 horoj, poste ellasu la akvon.

Paŝo 2Senŝeligu la trempitan sojon per akvomuelilo dum 5 minutoj.

Paŝo 3

Paŝo 3Verŝu kvar litrojn da akvo en grandan kaserolon. Aldonu mueligitan sojon kaj kirlu dum kelkaj minutoj.

Paŝo 4Per akvomuelilo muelu ankoraŭfoje la muelitan sojon por eltiri la lakton, poste ĝin verŝu en alian grandan kaserolon.

Paŝo 5

Paŝo 5Filtru lastafoje la lakton tra maldika tolo (gazo) antaŭ kuirado.

Paŝo 6La kuirado de sojlakto estas gravega etapo. Gravas ties tempodaŭro, ĉar sojo enhavas tripsin-inhibanton. Tio signifas, ke sojo ne bone digesteblas, se ĝi ne estas zorgoplene kuirita.

Konsilindas kuiri dum almenaŭ 25 minutoj post ekbolo. Alia malfacilaĵo estas, ke dum kuirado, sojlakto tre facile algluiĝas al la fundo de la kaserolo. Tiu problemo efike solviĝas per daŭra kirlado uzante grandan lignan kuleron.

Bone notu:

  • a) Gardu altan temperaturon dum kuirado. Kirlado okazas po 25-30 sekundoj laŭ la direkto de horloĝ-montriloj. Atentu, ke la lakto ne algluiĝu al la fundo de la kaserolo.
  • b) Kiam ĝi ekbolas, reguligu la fajron je meza grado, por ke la lakto daŭre bolu. Kelkfoje, la lakto tre rapide ŝaŭme elkaseroliĝas. En tiu kazo, oni devas levpreni la kaserolon de sur la fajro dum ĉirkaŭ 30 sekundoj, poste oni daŭrigas la boligon. La lakto povas superbordiĝi 3-4 foje.
  • c) Kontrolu per horloĝo la tempon de kuirado, kiu devas daŭri 25 minutojn. Poste estingu la fajron.

Vegetaĵanoj kaj tiuj, kiuj ne kapablas konsumi bovlakton, komprenas la valoron de sojlakto. Oni anstataŭigas bovlakton per sojlakto en laktoskuaĵoj (milk-shake en la angla), pudingoj, supoj kaj saŭcoj.

Sojlakto enhavas fibrojn, estas riĉa fonto de proteinoj, kun malalta proporcio de satureca lipido, kaj ne enhavas arterio-sklerozigan kolesterolon. Nuntempe, hejma preparado de sojlakto estas ege facila.

Sojlakto trinkeblas aŭ povas servi kiel materialo por prepari tofuon.

Presi - Reveni