Riza kuko

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Riza kuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 40 minutoj

Simpla recepto farita de kruda rizo sen tritika faruno.

Ingrediencoj

  • 2 glasoj da kruda rizo, metita en akvo dum 12 horoj
  • 3 ovoj
  • 1 glaso da oleo
  • 1 kaj 1/4 glaso da sukero
  • 1 glaso da lakto
  • 1 glaso da raspita fromaĝo
  • 2 supkuleroj da gisto

Preparado

Paŝo 1Metu la rizon en kribrilon por bone degutigi la akvon.

Paŝo 2En miksilo batu la oleon, lakton, sukeron kaj ovojn; poste iom post iom aldonu la rizon kaj lasu dum 10 minutoj; aldonu la fromaĝon kaj fine la feĉon.

Paŝo 3Metu la miksaĵon en rondan formilon grasigitan per soja oleo kaj baku, ĝis ĝi oriĝos, dum pli-malpli 40 minutoj.

Tiu kuko ŝajnas al mi simpla por fari. La rezulto estas bongusta kaj bonodora kuko.

Presi - Reveni