Sejtano el gluteno-faruno

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Lode VAN DE VELDE kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012 (artikolo "Kiel fari sejtanon?")

Ingrediencoj

  • 250 gramoj da glutenofaruno. Plej facile estas, se vi povas simple aĉeti gluteno-farunon. Tamen, en Belgio ĝi estas malfacile trovebla, do plej ofte oni devas fari sejtanon el normala faruno.
  • 4 supkuleroj da (nutraj) gistflokoj
  • iomete da kajena papriko
  • 1 tekulero da kumino
  • 1⁄2 te-kulero da koriandro
  • 1 supkulero da provencaj herboj ([i]Spicomiksaĵo el suda Francio (Provenco) el sekigitaj timiano, origano, rosmareno kaj aliaj mediteraneaj vegetaĵoj – NdlR)
  • 1 te-kulero da ajlo-pulvoro
  • 1 tekulero da salo
  • 125 ml da sojsaŭco
  • 250 ml da akvo
  • 1 supkuleronda keĉupo
  • 1 supkulero da olivoleo
  • 1 sup-kulero da malhela sezamoleo

Se mankas iu ingredienco, ne tro zorgu; eksperimentu mem. Ĉi tie estas nur gvidlinioj. Nur la faruno kaj akvo mem estas nepraj, la aliaj ingrediencoj estas malpli gravaj. Vi povas variigi ilin laŭ propra gusto aŭ eksperimentemo.

Preparado

Paŝo 1En bovlo, miksu 250 gramojn da glutenofaruno, 4 supkulerojn da (nutraj) gistflokoj, iomete da kajena papriko, 1 tekuleron da kumino, 1⁄2 te-kuleron da koriandro, 1 supkuleron da provencaj herboj (1), 1 te-kuleron da ajlo-pulvoro, 1 tekuleron da salo.

Paŝo 2En mezurkruĉo, miksu 125 ml da sojsaŭco, 250 ml da akvo, 1 supkuleron da keĉupo, 1 supkuleron da olivoleo, 1 sup-kuleron da malhela sezamoleo.

Paŝo 3Aldonu la enhavon de la kruĉo al la bovlo kaj knedu ĉion (mallonge) ĝis vi havas samdensan paston.

Paŝo 4Tranĉu la paston en 4 pecojn kaj elfaru kolbasojn. Rulu ĉiun kolbason en kotonan tukon kaj ligu la ekstremaĵojn per kotona ŝnureto.

Ne nepre necesas fari kolbasetojn. Eksperimentu mem. Normale eblas ankaŭ elfari 1 blokon el kiu vi poste faras tranĉaĵojn aŭ buletojn (ekz. por supo aŭ en tomatsaŭco) aŭ haketaĵon.

Paŝo 5Metu la rulaĵojn en grandan kaserolon kun malvarma akvo. Hejtu rapide ĝis la akvo bolas kaj tiam mildigu la hejtadon kaj lasu dum pli-malpli 1 horo.

Paŝo 6Lasu la tuton malvarmiĝi trankvile dum 1 horo en la sama kaserolo en la sama akvo.

Paŝo 7Prenu la kolbasetojn el la tukoj. Vi povas friti ilin en pato por manĝi.

Paŝo 8Rimarkoj

  • 1. Vi povas frostigi la sejtanon, sed tiam frostigu ĝin kun la bolakvo, por ke la sejtano ne trosekiĝu.
  • 2. Vi povas eksperimenti kun la recepto. Ekz. ne daŭrigi ĝis la sejtano fariĝas tute pasteca. Ekz. por fari buletojn por supo, ripetu paŝon 4 nur 2-3 fojojn. Tiukaze, ne boligu la tutan paston kiel 1 blokon, sed unue formu buletojn kiujn vi poste boligas.
  • 3. Se la pasto estas tro elasta – juĝu mem – eble estas pli bone uzi la sejtanon kiel viandhaketaĵon.

Sejtano estas bona, proteinriĉa nutraĵo, kiu povas anstataŭi viandon, fiŝon, ovon kaj tial ofte uzata de veganoj. Ĝi ĉefe konsistas el (ofte tritikaj) glutenoj. Homoj, kiuj suferas pro netoleremo de glutenoj, kompreneble devas eviti sejtanon. Krom tio ekzistas neniu kialo ne konsumi sejtanon. Glutenoj troveblas en grenoj kiel aveno, hordeo, maizo, milio, rizo, sekalo kaj tritiko; sed ekzemple ne en fagopiro, sovaĝa rizo, kvinoo.

Presi - Reveni