Sejtano el normala faruno

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Lode VAN DE VELDE kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2012 (artikolo "Kiel fari sejtanon?")

Ingrediencoj

  • 1 kg da (tritika) faruno
  • 1 te-kulero da salo
  • 2 supkuleroj da zingibra pulvoro (aŭ aliaj, laŭ via gusto kaj eksperimentemo)
  • 100 ml da nedolĉa sojsaŭco
  • akvo

Preparado

Paŝo 1Miksu la farunon kaj la akvon (pli-malpli 500 ml). Aldonu sufiĉe da akvo por havi bone knedeblan paston. Se la pasto gluiĝas al la manoj, aldonu iom da faruno. Se la pasto estas tro seka kaj rompiĝema, aldonu iom da akvo. Ripetu ĝis vi havas bonan pastobulon.

Paŝo 2Metu la pastobulon en akvon (de normala temperaturo), tiel ke ĝi komplete subakviĝas kaj knedu ĝin dum iom da tempo.

Paŝo 3Forverŝu la akvon, sed ne nepre forĵetu ĝin. Tiu ĉi unua akvo estas uzebla por elfari deserton aŭ por trinki, ekz. kun iom da sukero (tiel oni ne malŝparas la tritikakvon, kiu enhavas multe da amelo).

Paŝo 4Denove aldonu akvon, knedu kaj forĵetu la akvon. Ripetu ĝis la pasto fariĝas elasteca (iom kaŭĉuka) kaj la akvo restas sufiĉe klara. (Ekz. post 5 fojoj.)

Paŝo 5Kiam la pasto ŝajnas preta (elasteca), aldonu zingibran pulvoron kaj sojsaŭcon.

Paŝo 6Boligu la akvon dum pli-malpli 3 kvaronhoroj ĝis 1 horo.

Paŝo 7Lasu la paston trankvile malvarmiĝi en la poto.

Paŝo 8De la pasto vi povas fari tranĉojn, ekz. de iom malpli ol 1 centimetro por friti kvazaŭ bifstekon. Vi povas ankaŭ tranĉi pecojn de ekz. 2 x 2 x 2 cm aŭ tranĉi tre malgrande kvazaŭ por viandhaketaĵo.

Paŝo 9Rimarkoj

  • 1. Vi povas frostigi la sejtanon, sed tiam frostigu ĝin kun la bolakvo, por ke la sejtano ne trosekiĝu.
  • 2. Vi povas eksperimenti kun la recepto. Ekz. ne daŭrigi ĝis la sejtano fariĝas tute pasteca. Ekz. por fari buletojn por supo, ripetu paŝon 4 nur 2-3 fojojn. Tiukaze, ne boligu la tutan paston kiel 1 blokon, sed unue formu buletojn kiujn vi poste boligas.
  • 3. Se la pasto estas tro elasta – juĝu mem – eble estas pli bone uzi la sejtanon kiel viandhaketaĵon.

Sejtano estas bona, proteinriĉa nutraĵo, kiu povas anstataŭi viandon, fiŝon, ovon kaj tial ofte uzata de veganoj. Ĝi ĉefe konsistas el (ofte tritikaj) glutenoj. Homoj, kiuj suferas pro netoleremo de glutenoj, kompreneble devas eviti sejtanon. Krom tio ekzistas neniu kialo ne konsumi sejtanon. Glutenoj troveblas en grenoj kiel aveno, hordeo, maizo, milio, rizo, sekalo kaj tritiko; sed ekzemple ne en fagopiro, sovaĝa rizo, kvinoo.

Presi - Reveni