Somera frukta torto

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Somera frukta torto

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 15 minutoj

Tiun ĉi freŝan someran torton ankaŭ eblas fari tute sen sukero, aldonante iom da likva mielo en la kremon (la kvanto dependas de via gusto). En la paston en tiu ĉi kazo simple ne aldonu sukeron.

Por la supra parto vi povas uzi iujn ajn sezonajn fruktojn kaj berojn laŭ via plaĉo.

Ingrediencoj por 8 porcioj

Murbo (pasto):

  • 250 g da faruno
  • 125 g da sala butero (aŭ nesala butero + iom da salo)
  • 90 g da sukero (nedevige)
  • 1 ovo
  • raspita ŝelo de 1 citrono
  • por bakado: nekuirita rizo aŭ sekaj fazeoloj (nedevige)

Kremo:

  • 250 g da krema fromaĝo (ekz. "Philadelphia")
  • 150 ml da grasa laktokremo (bonas 33%)
  • 100 g da sukero (eblas anstataŭigi per iom da likva mielo)
  • 1 guŝo de vanilo

Supra parto (eblas aldoni iujn ajn fruktojn, jen unu el variantoj):

  • 200 g da freŝaj fragoj
  • 1 oranĝo
  • duono de ruĝa pomo
  • duono de verda pomo
  • iom da mirteloj
  • 1 banano
  • 5-10 folioj de mento

Preparado

Paŝo 1Por la murbo permane miksu farunon kaj malvarman buteron ĝis kiam la miksaĵo similos al paneroj. Eblas fari tion ankaŭ per kuireja maŝino. Poste enmiksu sukeron, raspitan cintronan ŝelon kaj ovon. Miksu permane ĝis kiam vi havos unuforman paston. Ĉirkaŭvolvu ĝin per plasta folio kaj metu en fridujon por 30 minutoj.

Paŝo 2Platigu la paston per pastorulo sur la farunumita surfaco kaj metu ĝin en rondan pladon, premante la randojn. Se vi havas, metu en ĝin aluminifolion kun nekuirita rizo aŭ fazeoloj. Poste denove metu en fridujon por 20 minutoj.

Paŝo 3Varmigu la fornon je 200°C. Baku la paston dum 10 minutoj, forprenu aluminifolion kun rizo/fazeoloj kaj baku dum ankoraŭ 5 minutoj. Se vi ne uzas rizon/fazeolojn, simple baku dum 12-15 minutoj.

Poste lasu la murbon malvarmiĝi.

Paŝo 4Por la supra parto distranĉu fruktojn kaj metu ilin en unu bovlon:

  • faru maldikajn pecojn de pomoj, fragoj kaj la banano;
  • deŝeligu, forigu membranojn kaj distranĉu la oranĝon;
  • aldonu mirtelojn.

Paŝo 5Por la kremo per kirlilo miksu laktokremon kun sukero ĝis kiam aperos molaj pintoj. Enmiksu la kreman fromaĝon kaj la semojn de vanila guŝo.

Metu la kremon en la malvarman murbon.

Paŝo 6Sur la kremon aldonu distranĉitajn fruktojn, berojn kaj ornamu la torton per folioj de mento.

Presi - Reveni