Spagetoj kun Ajlo, Oleo kaj Kapsiko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Spagetoj kun Ajlo, Oleo kaj Kapsiko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 2 minutoj, kuirdaŭro: 13 minutoj

Estro de Esperanto-Muzeo de Zaozhuang Semio donis al mi lokajn freŝajn ajlojn. Por ĝuj ilin mi decidis kuiri tre simplan nudelojn de Italio.

Ingrediencoj

grupo A

  • 1 kulero da tranĉita ajlo
  • iom da kapsikoj
  • 15ml da olivoleo
  • iomete da salo kaj blanka pipro

grupo B

  • 100g da sekigitaj spagetoj
  • 260-500ml da akvo
  • 5ml da olivoleo
  • 10ml da salo

kroma 100ml da akvo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Sensemigu kapsikojn.

Metu ingrediencojn de grupo A al malvarma pato.

Malrapide vargimu ilin per malgranda fajro.

Paŝo 2

Paŝo 2Metu ingrediencojn de grupo A al telero (prefere al longa telero).

Varmigu ilin per mikroondo por 13 minutoj. (Ĝusta tempdaŭro dependas de kvanto kaj speco de nudeloj. )

Paŝo 3

Paŝo 3Kiam ajlo fariĝis orkolora, aldonu kroman 100ml da akvo.

Boligante per forta fajro bone skuu la paton.

Paŝo 4

Paŝo 4Skuite la likvo fariĝas tre bongusta.

Estingu fajron.

Paŝo 5

Paŝo 5Forĵetu akvon de nudeloj kaj metu ilin en paton. Miksu bone.

Bonan apetiton!

Presi - Reveni