Ŝtipkuko

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Ŝtipkuko

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Tre simpla kaj franda kuko!

Ingrediencoj por 8

  • 200 g da ĉokolado + iom por ornami
  • 40 cL da kremo
  • 8 spickukaj tranĉoj
  • 5 supkuleroj da akvo-ruma miksaĵo
  • 1/2 kafkuleroj da spicoj por spicpanoj

Preparado

Paŝo 1Fandi ĉokoladon kun iom da akvo.

Aldoni la spicojn kiam la ĉokolado malvarmiĝas.

Paŝo 2Frostigi la kremon dum 5 minutoj.

Kirlii ĝin kaj aldoni al la malvarmigita ĉokolado.

Paŝo 3Foliplasti ujon por la kuko.

Verŝi en ĝi la duonon de la kremo.

Kovri la kremon per tavolo de spicpanoj trempitaj en la akvo-ruma miksaĵo.

Refari same.

Kaj fini per maldika tavolo da kremo.

Faldi la foliplastaĵon sur la preparaĵo.

Lasi la kukon minimume 12 horojn en la fridujo.

Kiam vi pretas manĝi ĝin, turnu ĝin en la alia direkto kaj aldonu la ĉokoladornamaĵojn.

Bonan apetiton!

Presi - Reveni