Taskuko

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 2 minutoj

Facilega kuko farita dum momento per mikroondilo.

Ingrediencoj por 1 persono

  • Duonkulero da bakpulvoro
  • 3 kuleroj da lakto
  • 4 kuleroj da faruno
  • 1 ovo
  • 2 kuleroj da kakao
  • 4 kuleroj da faruna sukero
  • 3 kuleroj da oleo

Preparado

Paŝo 1Prenu tason. En la taso miksu farunon, bakpulvoron, sukeron kaj kakaon. Aldonu ovon, lakton kaj oleon kaj bone miksu.

Paŝo 2La tason metu en mikroondilon por proksimume 2 minutoj. Post kiam la kuko ekleviĝos, malŝaltu la mikroondilon kaj lasu la kukon 5 minutojn ripozi.

Paŝo 3La taskukon elverŝu kaj ornamu per batita kremo aŭ/kaj per kakao.

Presi - Reveni