Tomat-kapsika keĉupo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Tomat-kapsika keĉupo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 1:25

Kutime, moderna keĉupo konsistas el bazo de tomato, vinagro, sukero, salo kaj kapsiketo. Aliaj spicoj kaj ingrediencoj estas aldonitaj laŭ la lando kaj gusto. La keĉupo, kiun mi prezentas al vi hodiaŭ, estas nur adapto de tiu bazo kun tio, kio estis en mia dispono. Do ne hezitu modifi ĝin laŭ viaj gustoj kaj kion vi havas en la fridujo! :)

Ingrediencoj por 3 bokaloj

  • 750g da tomatoj
  • 250g da kapsikoj
  • 100ml da poma vinagro
  • 100g da bruna sukero
  • 2 cepoj
  • 2 ajleroj
  • 2 tekuleroj da mustardo
  • 2 kariofiloj
  • 1/2 tekulero da 4 spicoj - zingibro, kariofilo, pipro, muskato
  • 1/2 tekulero da kumino
  • 1/2 tekulero da muelita akra kapsiketo
  • Iom da salo
  • Iom da pipro
  • Iom da oleo

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Tranĉu la cepojn kaj kapsikojn en tranĉaĵojn kaj tranĉu la tomatojn en kvaronojn.

En pato kun iom da oleo, brunigu la cepojn kaj piprojn dum 10 minutoj per meza fajro.

Paŝo 2

Paŝo 2Aldonu ĉiujn aliajn ingrediencojn, kovru, kaj kuiru (meze-malalta fajro) dum 30 minutoj.

Paŝo 3

Paŝo 3Poste, miksu per miksilo ĉiujn ingrediencojn kaj rekuiru la miksaĵon per malalta fajro dum 45 minutoj (ĉi-foje ne kovrita, ĉar vi volas ke la miksaĵo reduktiĝu). Memoru miksi sufiĉe regule por eviti ke la miksaĵo algluiĝu.

Paŝo 4

Paŝo 4Fine, metu en bokalojn aŭ uzu rekte en viaj manĝaĝoj!

Presi - Reveni