Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj
Malfacileco: 1/5 Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto Via salato estas tro enuiga kaj vi ne scias kion vi povas aldoni por ke ĝi havu bonguston? Provu ĉi tiun bazan kaj simplan vinagreton! |
Ingrediencoj por 1-2 personoj
|
Preparado |
|
Paŝo 1Metu ĉiuj ingrediencoj en bokalo, fermu la bokalon, skuu ĝin dum 2 minutoj kaj jen! |
|
Se vi volas aldoni iom da fantazio, vi povas ŝanĝi la ingrediencojn laŭ via plaĉo. Ekzemple anstataŭigu la olivoleon per alia oleo (sunflora oleo, nuksoleo, kukurba oleo, ktp), la mustardon per miela mustardo, la balzaman vinagron per alia vinagro (ruĝvina vinagro, blankvina vinagro, cidra vinagro), aŭ vi povas aldoni mielon, citronon, premitan ajlon aŭ iom da herboj.
Vi povas konservi vian vinagreton dum 1-2 semajnoj en la fridujo.
La vinagreto en la fridujo povas solidiĝi kaj formi kristalojn, estas tute normala fenomeno! Laŝu ĝin ripozi en ĉambra temperaturo dum 5-10 minutoj kaj ĝi retrovos sian likvidecon. |