Trinkaĵo el akaĵuoj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Helga BOBROVA (Rusio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014 (artikolo titolita "Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio?")

Ingrediencoj

  • Akaĵuaj nuksoj: 1 glaso (250 ml),
  • Akvo nevarma boligita: 4 glasoj,
  • Sukero: 2-3 kuleroj,
  • Salo: 1/3 de kulereto.

Preparado

Paŝo 1Ĉiujn ingrediencojn metu en rapidan miksilon kaj miksu dum 1-3 minutoj (ĝis eroj de nuksoj ne plu videblos). La trinkaĵo estas preta.

Presi - Reveni