Trinkaĵo el migdaloj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 2 horoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Helga BOBROVA (Rusio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014 (artikolo titolita "Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio?")

Ingrediencoj

  • Preparitaj migdalnuksoj: 1 glaso (250 ml)
  • Akvo nevarma boligita: 4 glasoj,
  • Sukero: 2-3 kuleroj,
  • Salo: 1/3 de kulereto.

Preparado

Paŝo 1Por la recepto migdaloj devas esti nerostitaj. Migdalnuksoj havas haŭton, kiun oni devas forigi por ke la trinkaĵo estu bongusta kaj blanka. Por tiu celo subakvigu la nuksojn por 2 horoj aŭ pli en bolakvon.

Paŝo 2Ĉiujn ingrediencojn metu en rapidan miksilon kaj miksu dum 1-3 minutoj (ĝis eroj de nuksoj ne plu videblos). La trinkaĵo estas preta.

Presi - Reveni