Trinkaĵo el ternuksoj aŭ aveloj

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 10 minutoj, kuirdaŭro: 10 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Helga BOBROVA (Rusio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2014 (artikolo titolita "Ĉu vere lakto estas bona fonto de kalcio?")

Ingrediencoj

  • Preparitaj nuksoj (ternuksoj aŭ aveloj): 1 glaso (250 ml)
  • Akvo nevarma boligita: 4 glasoj,
  • Sukero: 2-3 kuleroj,
  • Salo: 1/3 de kulereto.

Preparado

Paŝo 1Ĉiuj nuksoj devas esti preparitaj – sen haŭto. Por tiu celo, rostu la nuksojn 10 minutojn je 180 °C (oni povas uzi rostilon). Post rostado la haŭto facile malfiksiĝas.

Paŝo 2Ĉiujn ingrediencojn metu en rapidan miksilon kaj miksu dum 1-3 minutoj (ĝis eroj de nuksoj ne plu videblos). La trinkaĵo estas preta. Bonan apetiton!

Presi - Reveni