Vanila Korneto

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Manĝetoj, Pastbakaĵoj, pano, flanoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 3 minutoj

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia Sigmond el Rumanio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2018.

Ingrediencoj

  • 330 gr faruno
  • 250 gr margarino aŭ butero
  • 130 gr muelita juglando
  • 100 gr vanila sukerpulvoro
  • pinĉpreno da salo

Preparado

Paŝo 1Miksu la farunon kaj la margarinon.

Paŝo 2Aldonu la juglandon muelitan, la pulvorosukeron kaj la salon.

Paŝo 3Knedu ilin bone. Formu stangetojn kaj faru kornetojn malgrandajn, kiel etfingro.

Paŝo 4Ĉe malgranda fajro baku atente nur kelkajn minutojn, ke la koloro restu blanka.

Paŝo 5Tuj rulu la kornetojn en sukerpulvoron, sed nur post malvarmiĝo konsumu ilin!

Presi - Reveni