Glacikafo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Trinkaĵoj

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 3 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Glacikafo bone malvarmigas dum somero kaj pli malmulte kostas, se vi faras ĝin mem.

Ingrediencoj por 1 porcio

  • 250 ml da lakto
  • 1,5 de kulereto da instanta kafo
  • 2 kuleretoj da sukero
  • Glacio
  • Kremo en ŝprucbotelo

Preparado

Paŝo 1Donu lakton (malvarmigitan), kafon kaj sukeron en tremujo (shaker) kaj tremigu.

Paŝo 2En glason metu glacion kaj glacikafon, eventuale vi povas ornami ĝin per kremo.

Mi ne provis, ĉu tio same bongustas kaj fareblas kun kreskaĵa lakto. Se vi provos tion, bonvolu skribi al mi.

Presi - Reveni