Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Glacikafo

Ingrediencoj por 1 porcio (konvertilo)

  • 250 ml da lakto
  • 1,5 de kulereto da instanta kafo
  • 2 kuleretoj da sukero
  • Glacio
  • Kremo en ŝprucbotelo

Preparado

Paŝo 1 Donu lakton (malvarmigitan), kafon kaj sukeron en tremujo (shaker) kaj tremigu.

Paŝo 2 En glason metu glacion kaj glacikafon, eventuale vi povas ornami ĝin per kremo.

Mi ne provis, ĉu tio same bongustas kaj fareblas kun kreskaĵa lakto. Se vi provos tion, bonvolu skribi al mi.