Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Kiel kontribui

Aldoni recepton al Apetito estas simple. Vi unue devas havi konton. Se vi ankoraŭ ne havas, aliĝu! Eĉ se vi ne intencas aldoni receptojn, konto ebligos al vi komenti ekzistantajn receptojn, taksi ilin, fari liston de viaj plej ŝatataj receptoj kaj kontakti aliajn uzantojn.

Ensalutinte, klaku la ligilon “Aldoni recepton” en la menuo. Aperos formularo kun multaj kampoj: titolo, priskribo, prepardaŭro, ingrediencoj, paŝoj de preparado, kategorioj, ktp. Eblas ilustri la recepton per foto aŭ eĉ per video. Vi povas skribi vian recepton kaj konservi ĝin tiomfoje, kiom vi volas, ĝis vi pensos, ke ĝi estas preta.

Kiam vi pensas, ke la recepto estas preta por publikigo, vi povas sendi ĝin al administrantoj, por ke ili kontrolu ĝin. La recepto devas enhavi almenaŭ la jenajn informojn: titolo, priskribo, ingrediencoj, daŭro de preparado kaj kuirado, malfacileco.

Administrantoj eventuale ŝanĝetos vian recepton kaj publikigos ĝin, aŭ malaprobos ĝin, klarigante al vi kial.

Vi ankaŭ povas proponi artikolon. Administrantoj poste devas aprobi ĝin laŭ la sama sistemo.