Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Pri la retejo

Apetito estas retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj kreita de E@I (Edukado@Interreto), organizo, kiu promocias interkulturan komunikadon kaj lingvolernadon helpe de Interreto kaj Esperanto.

Aŭtoraj rajtoj

Aŭtoroj de tekstoj kaj bildoj de receptoj kaj artikoloj en la retejo Apetito konservas por si kelkajn siajn aŭtorajn rajtojn, sed cedas pri kelkaj aliaj. Tekstoj kaj bildoj de receptoj kaj artikoloj de la retejo Apetito estas libere disponeblaj laŭ la kondiĉoj de la permesilo CC BY-SA. Tio baze signifas, ke ĉiu ajn rajtas libere, senpage kaj sen anticipa peto elŝuti, republikigi, modifi kaj publikigi modifitajn materialojn de la retejo, eĉ komercocele, sed nur kondiĉe de plena citado de la fonto (vidu sube) kaj uzo de la sama permesilo.

Por bildoj apartenantaj al grafika fasono de la retejo validas kondiĉoj de eksteraj aŭtorrajto-posedantoj.

Pri citado de Apetito

Se vi utiligas kaj republikigas receptojn aŭ artikolojn de Apetito, bonvolu uzi plenan citadon laŭ http://wiki.creativecommons.org/Best_practices_for_attribution.

Kiel aŭtoron menciu la proponinton de la recepto aŭ artikolo, kiel fonton menciu apetito.ikso.net. Se vi republikigas la materialon en cifereca, precipe reta, formo, bonvolu doni plenan ligilon al konkreta recepto aŭ artikolo.

Por posedantoj de aŭtoraj rajtoj

Se vi estas posedanto de aŭtorrajte protektata verko kaj opinias, ke viaj aŭtoraj rajtoj estas rompitaj en la retejo Apetito, bonvolu kontakti nin.

Malgarantio

La retejo Apetito estas provizata “tiel, kia ĝi estas”, ĉiu ajn rajtas uzi la materialojn de la retejo libere, sed proprariske. Kvankam kontribuantoj kaj administrantoj strebas pri ĝustaj kaj kompletaj informoj, ne eblas provizi tute senerarajn informojn. Antaŭ prepari recepton aŭ uzi ajnan informon de artikoloj, konsideru viajn eblojn, kondiĉojn kaj sanstaton kaj strebu pri sekureco. Nek aŭtoroj de receptoj kaj artikoloj nek realigantoj kaj prizorgantoj de la retejo estas respondecaj pri ajnaj konsekvencoj de uzo de la materialoj, pri ajna domaĝo, ĉu rekta aŭ malrekta.