Naskiĝdatrevena pirkuko vegetaĵa

Recepto el Bonan Apetiton taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Naskiĝdatrevena pirkuko vegetaĵa

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 1 horo, kuirdaŭro: 40 minutoj

Temas pri facile farebla festokuko farĉita per hejmfarita kompoto.

Ingrediencoj por 8

  • 1 taso da sukero
  • 2 tasoj da tritika faruno
  • 1 saketo da gisto
  • 1 kafkulero da baksodo
  • Iomete da salo
  • 1/3 taso da migdalpulvoro
  • 3 gutoj da vanila aromo
  • 1 taso kaj ½ da sojlakto
  • ¼ taso da sunflora oleo
  • 5 piroj
  • 1 saketo da vanila sukero

Preparado

Paŝo 1Miksu kune sukeron, farunon, giston, baksodon, salon, migdalpulvoron. Aldonu la oleon kaj la lakton kun la vanila aromo.

Lasu la tuton en la forno je 170°C dum 30 aŭ 40 minutoj.

Paŝo 2Dum la kuirado, preparu pirkompoton. Senŝeligu la pirojn kaj formetu la malmolajn partojn; lasu ilin kuiriĝi kun la vanila sukero ĝis kiam vi povas per kulero kaĉigi ilin.

Paŝo 3Kiam la kuko estas komplete malvarma, duonigu ĝin horizontale kaj ene ŝmiru per la pirkompoto. Remetu la supran parton kaj lasu ripozi dum kelkaj horoj antaŭ ol ĝin manĝi, tiel ke la kuko ensorbu la guston de la piroj.

Eblas kompreneble farĉi la kukon per ajnalia kompoto, aŭ ekz per kaŝtana kremo.

Presi - Reveni