Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Naskiĝdatrevena pirkuko vegetaĵa

Ingrediencoj por 8 (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Miksu kune sukeron, farunon, giston, baksodon, salon, migdalpulvoron. Aldonu la oleon kaj la lakton kun la vanila aromo.

Lasu la tuton en la forno je 170°C dum 30 aŭ 40 minutoj.

Paŝo 2 Dum la kuirado, preparu pirkompoton. Senŝeligu la pirojn kaj formetu la malmolajn partojn; lasu ilin kuiriĝi kun la vanila sukero ĝis kiam vi povas per kulero kaĉigi ilin.

Paŝo 3 Kiam la kuko estas komplete malvarma, duonigu ĝin horizontale kaj ene ŝmiru per la pirkompoto. Remetu la supran parton kaj lasu ripozi dum kelkaj horoj antaŭ ol ĝin manĝi, tiel ke la kuko ensorbu la guston de la piroj.

Eblas kompreneble farĉi la kukon per ajnalia kompoto, aŭ ekz per kaŝtana kremo.