Riza kaĉo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorioj Desertoj kaj dolĉaĵoj, Nudeloj, rizo, faboj, grenoj

Riza kaĉo

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 5 minutoj, kuirdaŭro: 45 minutoj

Simpla sed bongusta deserto konsistanta el rizo kaj lakto.

Ingrediencoj

  • 100 g da ronda rizo
  • 50 g da sukero
  • 1 litro da lakto
  • Vanilo (aŭ saketo da vanila sukero)
  • Manpleno da sekvinberoj (nedevige)
  • Kulereto da cinamo (nedevige)

Preparado

Paŝo 1Metu en poton la lakton kun la sukero (eventuale vanila sukero) kaj la rizo kaj boligu.

Paŝo 2Kiam la lakto ekbolas, malkovru la poton kaj kuiru plu sur malforta fajro. Miksu de tempo al tempo.

Paŝo 3Kiam la lakto estas pli densa kaj videblas la rizo (tio povas daŭri 45 minutojn aŭ eĉ horon), aldonu la cinamon kaj la vinberojn (se vi decidis uzi ilin) kaj miksu. Verŝu la kaĉon en alian malvarman ujon, aŭ en plurajn glasetojn por havi apartajn porciojn.

Manĝu la deserton, post kiam ĝi malvarmiĝis. Vi ekzemple povas prepari ĝin vespere kaj lasi ĝin dum la nokto en fridujo.

Dum miaj unuaj provoj ĝi havis aĉan metalan guston – la kaŭzo estis aŭ pro tio, ke mi uzis malnovan poton, aŭ pro tio, ke mi bruligis la lakton, do evitu ambaŭ. ;)

Presi - Reveni