Angla pudingo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 1 horo

---

Ĉi tiu recepto estis verkita de Julia Sigmond el Rumanio kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 1, 2015.

Ingrediencoj

  • 100 gr. da butero
  • 100 gr da faruno
  • ½ litro da lakto
  • 5 ovoj
  • 5 kuleretoj da rumo
  • 150 gr. da sukero

Preparado

Paŝo 1Faru beŝamelon el la butero, faruno kaj lakto.

Paŝo 2Po unu metu la kvin ovoflavojn kaj miksu bone. La kvin ovoblankojn batmiksu forte ĝis vi ricevos densan blankan ŝaŭmon. Singardeme enmetu ankaŭ ĝin en la beŝamelon kaj plu kirlu delikate.

Paŝo 3Metu la rumon en la sukeron apenaŭ karameligitan. Per ĝi ŝmirkovru la tutan internan surfacon de iu pudingo-kaserolo el metalo. En ĝin enmetu la tuton.

Paŝo 4En forno je ne tro alta temperaturo baku ĝin je „banjomaria” (metante ĝin en alian pli grandan poton enhavantan akvon) dum ĉirkaŭ 60 minutojn. Kontrolu ĉu ĝi estas finbakita, enigante en ĝin lignan dentopikilon: se ĝi elvenas seka, tio signifas ke la bakado sufiĉis.

(Tiu ĉi recepto estas pli ol centjara, kaj ne estas trovebla en la plej famaj recepto-kolektoj. Ĝin mi ricevis de mia edzo, kiu ricevis ĝin de sia avino.)

Presi - Reveni