Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Angla pudingo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Faru beŝamelon el la butero, faruno kaj lakto.

Paŝo 2 Po unu metu la kvin ovoflavojn kaj miksu bone. La kvin ovoblankojn batmiksu forte ĝis vi ricevos densan blankan ŝaŭmon. Singardeme enmetu ankaŭ ĝin en la beŝamelon kaj plu kirlu delikate.

Paŝo 3 Metu la rumon en la sukeron apenaŭ karameligitan. Per ĝi ŝmirkovru la tutan internan surfacon de iu pudingo-kaserolo el metalo. En ĝin enmetu la tuton.

Paŝo 4 En forno je ne tro alta temperaturo baku ĝin je „banjomaria” (metante ĝin en alian pli grandan poton enhavantan akvon) dum ĉirkaŭ 60 minutojn. Kontrolu ĉu ĝi estas finbakita, enigante en ĝin lignan dentopikilon: se ĝi elvenas seka, tio signifas ke la bakado sufiĉis.

(Tiu ĉi recepto estas pli ol centjara, kaj ne estas trovebla en la plej famaj recepto-kolektoj. Ĝin mi ricevis de mia edzo, kiu ricevis ĝin de sia avino.)