Banankuko vegetaĵa

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Desertoj kaj dolĉaĵoj

Banankuko vegetaĵa

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Simpla recepto de banana kuko vegetaĵa, adaptita el jena franclingva retpaĝo (de kie venas ankaŭ la foto, dankon!):

http://www.tastinggoodnaturally.com/gateau-a-la-banane/

Ingrediencoj

  • 2 bananoj
  • 200 g da faruno
  • 70 g da sukero blonda
  • 2 manplenoj da cerealflokoj diversaj (laŭeme)
  • 1 saketo da gisto
  • 200 mL da vegetaĵa kremo (riza, migdala, avena, soja…)
  • 100 mL da vegetaĵa lakto (same, laŭplaĉe!)
  • 1 supkulero da cidrovinagro aŭ citronsuko

Preparado

Paŝo 1Ŝaltu la fornon je 180°C.

Kunmiksu ĉiujn sekajn erojn en larĝa ujo.

Paŝo 2Aldonu la bananojn kaĉigitajn perforke, la likvajn erojn kaj homogenigu.

Paŝo 3Verŝu la preparaĵon en kukpladon kaj enfornigu dum ĉ. 30 min je 180°C. Kontrolu kuirecon internan antaŭ ol elfornigi.

Bongustega kun iom da fraga marmelado!

Presi - Reveni