Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Banankuko vegetaĵa

Ingrediencoj (konvertilo)

  • 2 bananoj
  • 200 g da faruno
  • 70 g da sukero blonda
  • 2 manplenoj da cerealflokoj diversaj (laŭeme)
  • 1 saketo da gisto
  • 200 mL da vegetaĵa kremo (riza, migdala, avena, soja…)
  • 100 mL da vegetaĵa lakto (same, laŭplaĉe!)
  • 1 supkulero da cidrovinagro aŭ citronsuko

Preparado

Paŝo 1 Ŝaltu la fornon je 180°C.

Kunmiksu ĉiujn sekajn erojn en larĝa ujo.

Paŝo 2 Aldonu la bananojn kaĉigitajn perforke, la likvajn erojn kaj homogenigu.

Paŝo 3 Verŝu la preparaĵon en kukpladon kaj enfornigu dum ĉ. 30 min je 180°C. Kontrolu kuirecon internan antaŭ ol elfornigi.

Bongustega kun iom da fraga marmelado!

Komentoj

Estas 2 komentoj pri ĉi tiu recepto.

manuela
#1
La

Indas ĉiam specifi kian farunon oni devas uzi...

ĉi-kaze, se temas pri ordinara tritika faruno, la recepto ne devas esti markita kiel senglutena. Bonvolu korekti tion.

Bildo de pimskrabo
#2
La

Fakte eblas uzi rizan aŭ maizan aŭ alispecan farunon, sed ankaŭ tritikan, tial mi ne precizigis. Do mi notis la recepton senglutena ĉar ĝi facilege adapteblas.