Barĉo

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorioj Ĉefaj pladoj, Supoj

Barĉo

Malfacileco: 3/5

Prepardaŭro: 20 minutoj, kuirdaŭro: 2 horoj

Tradicia supo de la slavaj landoj. Mi estas skoto - sed mia rusa amikino diris ke ĝi estas pli bona ol multaj el la rusaj versioj!

Ingrediencoj por 10

Por boligi:

  • Ruĝaj betoj - 3 (grandaj)
  • Karotoj - 3
  • Brasiko - 1
  • Terpomoj - 6

Por friti:

  • Cepoj - 3
  • Ajlo - 5
  • Tomatoj - 1,5

Aliaj:

  • Tomata pureo
  • Salo
  • Pipro
  • Lakta kremo (nedeviga)

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Haketu ĉiujn legomojn.

Paŝo 2

Paŝo 2Boligu la koncernajn legomojn, en la ordo montrata supre. Atendu ĉirkaŭ 5 minutoj, ĝis la ruĝaj betoj komencas perdi siajn kolorojn, antaŭ ol aldoni la karotojn. Denove atendu 5 minutojn antaŭ ol aldoni la brasikon, kaj atendu 2 minutojn antaŭ ol aldoni la terpomojn.

Paŝo 3

Paŝo 3Fritu la cepon, ajlon kaj tomatojn. Aldonu la frititajn legomojn al la poto kun la boligitaj legomoj. Aldonu ankaŭ la tomatan pureon (ĉirkaŭ 4 kuleroj). Kontrolu la kvanton de akvo; vi elektas la densecon!

Paŝo 4Lasu la supon boleti longe – almenaŭ 2 horojn. Kiam la ruĝaj betoj perdis ĉiom (aŭ preskaŭ ĉiom) de siaj koloroj, la supoj estos preta.

Paŝo 5Kiam la supo finfine estas en via bovlo, vi povas manĝi ĝin kun pano, iomete da petroselo, kaj iomete da lakta kremo.

Presi - Reveni