Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Barĉo

Ingrediencoj por 10 (konvertilo)

Por boligi:

Por friti:

Aliaj:

  • Tomata pureo
  • Salo
  • Pipro
  • Lakta kremo (nedeviga)

Preparado

Paŝo 1 Haketu ĉiujn legomojn.

Paŝo 2 Boligu la koncernajn legomojn, en la ordo montrata supre. Atendu ĉirkaŭ 5 minutoj, ĝis la ruĝaj betoj komencas perdi siajn kolorojn, antaŭ ol aldoni la karotojn. Denove atendu 5 minutojn antaŭ ol aldoni la brasikon, kaj atendu 2 minutojn antaŭ ol aldoni la terpomojn.

Paŝo 3 Fritu la cepon, ajlon kaj tomatojn. Aldonu la frititajn legomojn al la poto kun la boligitaj legomoj. Aldonu ankaŭ la tomatan pureon (ĉirkaŭ 4 kuleroj). Kontrolu la kvanton de akvo; vi elektas la densecon!

Paŝo 4 Lasu la supon boleti longe – almenaŭ 2 horojn. Kiam la ruĝaj betoj perdis ĉiom (aŭ preskaŭ ĉiom) de siaj koloroj, la supoj estos preta.

Paŝo 5 Kiam la supo finfine estas en via bovlo, vi povas manĝi ĝin kun pano, iomete da petroselo, kaj iomete da lakta kremo.