Brokola supo kun fromaĝo

Recepto el Bonan Apetiton en la kategorio Supoj

Brokola supo kun fromaĝo

Malfacileco: 2/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 30 minutoj

Tio estas bongusta fromaĝa supo :)

Ingrediencoj

  • 2 malgrandaj brokoloj (aŭ 1 granda)
  • 60 g da butero
  • 30 g (4 kuleroj) da faruno
  • 1/2 da cepo
  • 480 ml da negrasa (10%) laktokremo
  • 480 ml da legoma buljono
  • 55g da karoto
  • 200 g da Ĉedara fromaĝo
  • 2 kuleretoj da salo
  • 1 kulereto da pipro
  • 1/4 da kulereto da muelita muskato

Preparado

Paŝo 1

Paŝo 1Fortranĉu tigon kaj distranĉu la brokolon en malgrandajn infloreskojn. Distranĉu cepon.

Paŝo 2

Paŝo 2En grandan poton aldonu buteron kaj cepon kaj fritu ĝis la cepo iĝos travidebla.

Paŝo 3

Paŝo 3Aldonu farunon, miksu kaj kuiru sur la mezforta fajro ĝis kiam la miksaĵo iomete bruniĝos.

Paŝo 4

Paŝo 4Aldonu laktokremon kaj miksu. Kuiru ĝis kiam ĝi ekboletos. Dume raspu karoton kaj fromaĝon.

Paŝo 5

Paŝo 5Aldonu buljonon kaj boletigu sur la malforta fajro dum 5-10 minutoj.

Paŝo 6

Paŝo 6Aldonu brokolon, karoton, salon, pipron kaj muskaton. Kuiru sur malforta fajro dum 10-15 minutoj.

Paŝo 7

Paŝo 7Aldonu fromaĝon kaj miksu ĝis kiam ĝi fandiĝos.

Bonan apetiton!

Presi - Reveni