Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Brokola supo kun fromaĝo

Ingrediencoj (konvertilo)

Preparado

Paŝo 1 Fortranĉu tigon kaj distranĉu la brokolon en malgrandajn infloreskojn. Distranĉu cepon.

Paŝo 2 En grandan poton aldonu buteron kaj cepon kaj fritu ĝis la cepo iĝos travidebla.

Paŝo 3 Aldonu farunon, miksu kaj kuiru sur la mezforta fajro ĝis kiam la miksaĵo iomete bruniĝos.

Paŝo 4 Aldonu laktokremon kaj miksu. Kuiru ĝis kiam ĝi ekboletos. Dume raspu karoton kaj fromaĝon.

Paŝo 5 Aldonu buljonon kaj boletigu sur la malforta fajro dum 5-10 minutoj.

Paŝo 6 Aldonu brokolon, karoton, salon, pipron kaj muskaton. Kuiru sur malforta fajro dum 10-15 minutoj.

Paŝo 7 Aldonu fromaĝon kaj miksu ĝis kiam ĝi fandiĝos.

Bonan apetiton!