Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno, en la kategorio Ĉefaj pladoj
Malfacileco: 2/5 Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 45 minutoj ---
Ĉi tiu recepto estis verkita de Pierre SOUBOUROU (Ŝtonĉjo) (Francio) kaj publikigita en Esperantista Vegetarano, n-ro 2, 2012 |
Ingrediencoj
|
Preparado |
|
Paŝo 1Lasu la SojMedalionojn baniĝi en la vino, kun spicoj (timiano, laŭro) almenaŭ 45 minutojn, en granda kuirpoto sen varmigi. |
|
Paŝo 2Boligu la terpomojn, tranĉitajn en grandajn pecojn, ĝis ili estas iom kuiritaj sed ne tute. |
|
Paŝo 3Kiam la terpomoj estas pretaj, senakvigu, kaj verŝu ilin en kuirpoton kun la cepoj, fungoj, karotoj (kiuj estu senŝeligitaj/lavitaj, tranĉitaj en larĝajn pecojn). |
|
Paŝo 4Kuiru la tuton almenaŭ 45 minutojn (sed povas esti pli). |
|
Paŝo 5Tuj antaŭ la surtabligo, apartigu duon-litron da saŭco, enmiksu la densigilon, eventuale varmigu la tuton, kaj reverŝu sur la preparaĵon. |
|
Paŝo 6Por eĉ pli bonigi, aldonu salon, pipron kaj oleon, oni kutime akompanigas per mustardo – „Bon appétit”! |
|
Burgonjo estas bela arbara regiono en Francio, fama pri sia kuirarto, bedaŭrinde ĉefe bazita sur la uzo de bredita besta karno (ili eĉ kuiras helikojn!). Ni proponas al vi etike rekonsideritan, tamen bongustegan version de la bœuf bourguignon, la plej fama recepto de tiu regiono. (Ĝin povas manĝi ankaŭ gluten-alergiuloj.) |