Ĉapelilo
Tajpu per la X-metodo kaj la ĉapeloj aŭtomate aperos.

Burgonja (kvazaŭ-)bovaĵo

Ingrediencoj (konvertilo)

  • Soj-protein-pecegoj (ekz. „Vantastic Foods”) - 300 gramoj
  • 2 boteloj da ruĝa vino (ne tro kosta sed tamen bona kaj ne dolĉa)
  • terpomoj - 400 gramoj
  • karotoj - 100 gramoj
  • ĉampinjonoj - 100 gramoj
  • cepoj - 100 gramoj
  • salo, pipro, olivoleo, branĉoj de timiano kaj laŭro
  • vegana Bisto Vegetable Gravy Granules aŭ maizamelo

Preparado

Paŝo 1 Lasu la SojMedalionojn baniĝi en la vino, kun spicoj (timiano, laŭro) almenaŭ 45 minutojn, en granda kuirpoto sen varmigi.

Paŝo 2 Boligu la terpomojn, tranĉitajn en grandajn pecojn, ĝis ili estas iom kuiritaj sed ne tute.

Paŝo 3 Kiam la terpomoj estas pretaj, senakvigu, kaj verŝu ilin en kuirpoton kun la cepoj, fungoj, karotoj (kiuj estu senŝeligitaj/lavitaj, tranĉitaj en larĝajn pecojn).

Paŝo 4 Kuiru la tuton almenaŭ 45 minutojn (sed povas esti pli).

Paŝo 5 Tuj antaŭ la surtabligo, apartigu duon-litron da saŭco, enmiksu la densigilon, eventuale varmigu la tuton, kaj reverŝu sur la preparaĵon.

Paŝo 6 Por eĉ pli bonigi, aldonu salon, pipron kaj oleon, oni kutime

akompanigas per mustardo – „Bon appétit”!

Burgonjo estas bela arbara regiono en Francio, fama pri sia kuirarto, bedaŭrinde ĉefe bazita sur la uzo de bredita besta karno (ili eĉ kuiras helikojn!). Ni proponas al vi etike rekonsideritan, tamen bongustegan version de la bœuf bourguignon, la plej fama recepto de tiu regiono. (Ĝin povas manĝi ankaŭ gluten-alergiuloj.)