Butero vegetaĵa

Recepto el Bonan Apetiton sen gluteno kaj taŭga por veganoj, en la kategorio Pasteĉoj, kaĉoj, ŝmiraĵoj, saŭcoj

Butero vegetaĵa

Malfacileco: 1/5

Prepardaŭro: 30 minutoj, kuirdaŭro: 0 minuto

Kiam oni decidas vivi vegane, la grasoj neoleaj estas grava temo. Efektive, butero bestodevena kaj palmoleo kaŝiĝas ĉie! Sed jen la solvo: mem pretigi ĝin! Por anstataŭi tradician buteron, fari propran margarinon el vegetaĵaj oleoj estas tre trafe. Neniu bezono pri komplikaj ingrediencoj. La ĉefa ideo estas malpli da ingrediencoj por pli da gusto!

Ingrediencoj

  • 100 g da kaĵuaj nuksoj
  • 100 g da kokosoleo (senodorigita se vi ne ŝatas la guston)
  • 1 supkulero da olivoleo
  • 7 cl da akvo
  • ½ kafkulero da salo

Preparado

Paŝo 1Trempu la nuksojn dum unu tago en malvarma akvo. Poste forĵetu la akvon kaj per livkomiksilo kremigu ilin kun 7 cl da akvo, ĝis havi ion homogenan.

Paŝo 2Fandu la kokosoleon en kaserolo per milda varmigado. En la likvomiksilo aldonu la likvigitan kokosoleon kaj la olivoleon, kaj salon laŭguste.

Paŝo 3Denove miksadu ĝis atingo de teksturo de margarino tute homogena kaj sengrajna.

Paŝo 4Verŝu la preparaĵon en fermitan ujon kaj lasu ĝin malvarmiĝi minimume 4 horojn antaŭ uzi. Konservu poste en la malvarmŝranko.

Frandu laŭplaĉe ŝmirante sur panon aŭ uzante por kukoj kaj aliaj preparaĵoj.

Presi - Reveni